13-an de marto 2013, post pli ol jardeko suferante pro demenco, Margaret Thatcher, brita ĉefministro (1979-90) mortis.
Laǔmorale mi opinias, ke ĉiam estas malbona konduto ĝui novaĵo, ke homo mortis. Tamen kiam mi lernis, ke Margaret Thatcher, la ekzĉefiminstro de Britio (1979-90) estis mortita, mi tuj sentis min kontenta. Oni povas kontroli tion, kion oni faris, sed neniam tion, kion oni sentas.
Mi estis deksepjara junulo – kaj lacega pro tio, ke dumnokte mi aǔdis iom post iom per radio la rezultojn de la 1979-a parlamenta elekto. Thatcher kaj siaj konservatuloj gajnis absolutan plimulon de la mandatoj en la Parlamento. Mia patro tristis, sed ankaǔ optimismis, ĉar li esperis, ke eble Thatcher regus nur dum kvin jaroj – en la 70-aj jaroj jam ŝanĝiĝis la registaro triforje. Tamen estis Fred Coombes – estro de la lokala Liberal Party, dum sabota vizito en nia familia domo kiu pravis, kiam li asertis, “Tiuj anusuloj regos dum generacio.”
Sekvis malplibonaĵoj. Ne nur Thatcher kaj siaj posteuloj gajnis tri pluajn parlamentajn elektojn, sed tiom ŝanĝis la socio kaj politiko en Britio, ke thatcherismaj ideoj povas regis per Blair la Labour Party-on post la mezo de la 90-aj jaroj.
Tamen en la fruaj 80-aj jaroj, la noveco de thatcherismo kaj la personeco de Thatcher mem dupartigis la landon. Dum Thatcher demandis de ĉiu, “ĉu li estas unu el ni?” ni demandis la reciprokan demandon, “ĉu li estas unu el ili?” – kaj se jes ni ne amikiĝis kun li. Amikare kaj kulture ni faris kontraǔ-thatcherisman ekziston kaj ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj ni posedis Labour Party-on, kiu volus haltigi la unbridan merkatismon kaj la malliberalan politikon.
Tamen Thatcher kaj sia posteuloj venkis nin. Ŝi rompis la molajn gajnojn de la postmilita socialdemokratio en Britio – kaj eĉ sia idearo post 1994 plejparte adoptis la Labour Party-on kaj Blair. Mi malamis Thatcher-on kaj ŝiajn farojn.
No comments:
Post a Comment